lunes, 16 de agosto de 2010

¡El software no es moralmente neutro!


Confío en que no tengáis problemas con el esperanto:


LIBERA SOFTVARO
La moderna "komunismo"

José Tellez

Publikigita en la revuo "RG", numero 30-a, decembro-januaro 2007, kaj en la ttt-ejo Revolta Global.


Antaŭ kelkaj monatoj, Bill Gates, prezidanto de Microsoft (multnacia firmao fabrikanta informadikan softvaron) kaj la plej riĉa homo en la planedo, asertis ke "la defendantoj de la libera softvaro estas la modernaj komunistoj". Tiu frazo kaŭzis grandan debaton en la komunumo "copyleft". Kio estas la libera softvaro ? Ĉu vere ĝi estas strategio por detrui la kapitalon ?

Ofte oni aŭskultas pri la koncepto de "cifereca breĉo". Kiam oni parolas, oni konsideras ke ekzistas "cibersocio de la informado". "Sociiĝi" estas "scipovi esti en la socio" ; pro tio estas necese scii legi, skribi, havi informon, ktp. "Cibersociiĝi" estas la samo, sed en la socio de la informado, tio estas, Interreto kaj la novaj teknologioj.

Tiu nova maniero sociiĝi estas konsiderata kutime kiel baza rajto de iu ajn civitano, ĉefe se ĝi apartenas al la laborista klaso. Por iu ajn labor-posteno, ne gravas kiel meti-arta ĝi povas ŝajni, oni postulas bazajn konojn pri softvaro (ĉefe Vindozo, Office, ktp.).

Por sociiĝi en tiu nova socio, oni bezonas bazajn rimedojn. Por retumi oni bezonas komputilon (hardvaro) kaj ke tiu komputilo kapablu fari aferojn, tio estas, ke ĝi havu programojn (softvaro aŭ programaro). Tiuj rimedoj ne estas tiom facile alireblaj kaj ne ĉiuj havas aliron al ili pro malsamaj kaŭzoj. Ankaŭ en cibersocio ekzistas socialaj malegalecoj, kaj ni devas serĉi la radikojn por ilin kontraŭbatali. Unu el tiuj kialoj (ne la sola) estas la privatiiga uzo de la softvaro.
Privata softvaro : teknologia subpremado.

Meze de la sepdekaj jaroj, la komputiloj estis iloj por procesori datumojn. La programoj estis utiligitaj kaj interŝanĝitaj inter programistoj libere. Tiu estis la komenco de la komunumo "hacker". Iom post iom, la entreprenoj ekvidis la softvaron kiel varon kaj malpermesis ĝian kopiadon kaj modifadon. Tio detruis la komunumon "hacker".

Kiel ili povas malpermesi la modifadon de la softvaro ? Kaŝante la fonto-kodon de ĉiu programo. Por klarigi kio estas la "fonto-kodo" oni kutimas utiligi la ekzemplon de la receptoj. La fonto-kodo estus la "recepto" de plado, la skeleto de la programo.

Se oni iras vespermanĝi al la hejmo de amiko, kaj la deserton oni ŝatas multe... rapide oni pensas peti al tiu amiko la recepton. Oni antaŭkonsideras ke la amiko havigos ĝin. Nu, kiam oni komencas komerciigi la softvaron, tio kion oni faras estas nei la recepton. Tio estas, kvazaŭ nia amiko dirus ke se ni volas manĝi la deserton ĝi estas la sola homo kiu povas ĝin pretigi kaj kiu povas ĝin doni.

La naskiĝo de la privata softvaro kaŭzis ke la firmaoj produktantaj softvaron (kiel Microsoft) ekriĉiĝis senmezure. La troa prezo de la programoj en la merkato kaŭzis ankaŭ la naskiĝon de la piratado.

Dum multaj jaroj Microsoft ŝajnigis ne vidi la piratadon. Tiel ĝi kaptis novajn klientojn por "sklavigi" ilin poste. Tiu estas la kaŭzo de la nuna ofensivo kontraŭ la piratado kaj kontraŭ la libera softvaro je internacia skalo. Ili volas ligi la plimulton el la loĝantaro por ke ĝi aĉetu iliajn produktojn. Temas pri la komenco de la teknologia subpremado. La ofensivo de tiu formo de subpremado prezentiĝas sub la formo de la softvaraj patentoj. Ĝis nun ili nur ekzistis en Usono, sed de jaroj ili aprobiĝas ankaŭ en la malsamaj landoj de EU. Kio diferencigas la patentojn de la kopirajtoj ? La kopirajtoj protektas la programojn, sed ne la ideon enhavatan en la programo. Sed la "industria proprieto" (patentoj) agnoskas la rajton ekspluatadi ekskluzive la patentitan elpensitaĵon, malebligante al aliaj ĝian fabrikadon aŭ la esploron per ĝi. Kiam oni instalis tiun sistemon ĝi estis ligita al mekanikaj elpensitaĵoj, sed aplikita al matematikaj logaritmoj (softvaro), tio estas, al konkretaj ideoj, ĝi estas ago de absoluta tiranio.

Utiligante la saman ekzemplon : se onies amiko havus la kopirajton de la recepto neniu malebligus ke oni faru deserton per malsama recepto. Sed per la patento onia amiko kontrolus la deserton kiel ideon, ne gravas kiel ni ĝin farus. Tiu estas la baza ideo de la privatiga softvaro.
La transira alternativo : libera softvaro.

En 1984, la usona Richard Stallman fondis programistan komunumon kreantan novan operaciadan sistemon laŭ la skemo de la malnovaj "hackers" kiuj kundividis programojn. Li lanĉis la ideon per retlisto kaj iom post iom sufiĉe granda nombro da programistoj aliĝis al la projekto. Tiel aperis en 1990 la sistemo GNU/Linukso, la patrino de la libera softvaro. Stallman kaj lia fondaĵo FSF (Free Software Fondation) ankaŭ difinis kiel liberan softvaron tiun plenumantan tiujn kvar liberecojn por la uzuloj :

- uzi la programon kun iu ajn celo ; Richard Stallman
- aliro al la fonto-kodo por adapti ĝin ;
- povi distribui kopiojn ;
- povi plibonigi ĝin kaj igi publikaj la plibonigojn.

Kun la paso de la jaroj, la komunumo "hacker" estas pliboniginta la sistemon GNU/Linukso kaj hodiaŭ ĝi estas tiom facile utiligebla ke iu ajn uzulo sen multaj konoj povas lerni utiligi ĝin tiom facile kiom Vindozo. Krome, post Linukso estis kreitaj multaj aliaj liberaj programoj tre allogaj : OpenOffice por tekstaj dokumentoj ; Gimp por fotografia manipulado ; Firefox por retumi ; Thunderbird por la retpoŝto...

Tiuj programoj estas havantaj grandajn sukcesojn inter la ĝenerala publiko. Firefox havas jam preskaŭ la saman nombron da uzuloj kiel ĝia konkurencanto de Microsoft, Internet Explorer. Alia avantaĝo estas ke, pro tio ke la libera softvaro ne ludas laŭ la merkataj reguloj kaj havas la kodon malfermata, ekzistas tradukoj al lingvoj kiuj ne estas profitodonaj komerce (kiel la kataluna aŭ esperanto).
Libera softvaro : moderna komunismo ?

La komparo de Bill Gates de la libera softvaro kun la "moderna" komunismo kaŭzis intensan debaton en la komunumo "hacker". Kelkaj ne ŝatas ĝin, dum aliaj fieras vidante en la libera softvaro veran ŝanĝo-motoron de la ekonomia sistemo.

Reale la interna funkciado de la komunumo "hacker" estas tiu de estonta socialista socio : la laboristoj laboras por la komunumo, ili estas proprietuloj de la produkto-rimedoj kaj anstataŭigis la logikon "ĉiu laŭ sia kapablo" per "ĉiu laŭ sia bezono".

Kaj la fina produkto estas vere efika kaj utila. Krom la registaroj de Brazilo aŭ Venezuelo, eĉ NASA aŭ Microsoft mem utiligas tiun softvaron.

Do, kiel ĝi povas esti alternativo al la kapitalo se ĝi estas uzata de la kapitalo ? Ĉar utiligi la liberan softvaron estas redukti kostojn. Pro tio multaj firmaoj vidas en la libera softvaro novan negocon. Oni povas utiligi multajn programojn kaj poste, patenti ilin laŭ la novaj leĝoj aprobataj en Eŭropo.

La produktad-sistemo de la libera softvaro estus ideala en ekonomio nekapitalista, sed ĝi neniam estos la definitiva solvo de la socialaj maljustaĵoj en la nuna sistemo. Ni ree renkontas la klasikulojn : Lenin, en interesa pripenso tiusenca, diris "La preseja libereco estas ĉefa slogano de la "pura demokratio". Tiu libereco estos mensogo dum la plej bonaj presejoj kaj la grandaj rezervoj de papero estas en la manoj de la kapitalistoj kaj dum ekzistas la povo de la kapitalo sur la gazetaro".

No hay comentarios: